Toots for TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host account

Written by Turfalko :flago: on 2025-01-11 at 14:48

Hodiaŭ estas feria tago en Maroko. Oni festas la datrevenon de la Sendependeca Manifesto. Tiu manifesto estis eldonita je la 11-a de januaro 1944. Ĝi proklamis la sendependecon de Maroko kontraŭ la franca protektorato kaj deklaris, ke la sultano Mohamedo Ben Jusef fariĝus reĝo Mohamedo la Kvina.

[#]Maroko #sendependeco #historio #esperanto

Fonto en la angka

https://en.wikipedia.org/wiki/Proclamation_of_Independence_of_Morocco?wprov=sfla1

=> View attached media

=> More informations about this toot | View the thread

Written by Turfalko :flago: on 2024-12-31 at 22:09

Feliĉan novjaron al ĉiuj ! Mi deziras al vi sanon, pacon, plenumiĝon kaj esperon ! #Esperanto #Novjaro #Bondeziro

=> View attached media

=> More informations about this toot | View the thread

Written by Turfalko :flago: on 2024-12-15 at 11:15

Feliĉan Zamenhof-tagon! Havu amon, pacon kaj esperon! Mi pensas pri vi ĉiuj tra la mondo.

=> View attached media

=> More informations about this toot | View the thread

Written by Turfalko :flago: on 2024-10-13 at 10:26

Ĵaŭdon, mi alvenis al Bordozo, ĉar hieraŭ mi estis en la urbo de Vendeo, La-Roche-sur-Yon, kun mia amiko kaj kolego. Mi ĝuis la vojaĝon per aŭto kaj la belecon de aŭtunaj pejzaĝoj. Vespere, ni rapide vizitis la centron de la urbo. La poŝtejo havas belan artdekoran domegon. Poste ni manĝis en vegana restoracio. Mi elektis fungajn raviolojn kun parmezana saŭco kaj kaŝtanan brulitan kremon. Ĉi-matene, mia amiko veturigis min al la urbo Niort, kie mi prenis trajnon al Parizo kaj poste al Normandio.

=> View attached media | View attached media

=> More informations about this toot | View the thread

Written by Turfalko :flago: on 2024-08-24 at 19:25

Mi estas en la glaciaĵejo Oliveri. Oliveri estas fama glaciaĵejo de Kazablanko ekde 1950. Mi mendis glaciaĵon kun kafo, pralino kaj nugato sen vipkremo kaj karamela siropo. Oliveri estas bona loko. La glaciaĵoj estas tre bongustaj. #taglibro #kazablanko #Maroko

=> View attached media | View attached media

=> More informations about this toot | View the thread

=> This profile without reblog | Go to TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host account

Proxy Information
Original URL
gemini://mastogem.picasoft.net/profile/109576770954350041/reblog
Status Code
Success (20)
Meta
text/gemini
Capsule Response Time
282.111782 milliseconds
Gemini-to-HTML Time
2.381809 milliseconds

This content has been proxied by September (3851b).