Ĵaŭdon, mi alvenis al Bordozo, ĉar hieraŭ mi estis en la urbo de Vendeo, La-Roche-sur-Yon, kun mia amiko kaj kolego. Mi ĝuis la vojaĝon per aŭto kaj la belecon de aŭtunaj pejzaĝoj. Vespere, ni rapide vizitis la centron de la urbo. La poŝtejo havas belan artdekoran domegon. Poste ni manĝis en vegana restoracio. Mi elektis fungajn raviolojn kun parmezana saŭco kaj kaŝtanan brulitan kremon. Ĉi-matene, mia amiko veturigis min al la urbo Niort, kie mi prenis trajnon al Parizo kaj poste al Normandio.
=> View attached media | View attached media
=> More informations about this toot | More toots from TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
@TurfalkoHakisto La pastaĵo aspektas tre bonguste! :gutkato_malsata_manĝilaro:
=> More informations about this toot | More toots from tirifto@jam.xwx.moe This content has been proxied by September (3851b).Proxy Information
text/gemini