Averto por subskribantoj de "Pri tekniko per Korren-Kerren":
post kelkaj tagoj mia blogo povos iĝi nealirebla, ĉar mia subskribo al write.as preskaŭ finiĝis.
Mi ne planas refreŝigi la subskribon, ĉar mi ne havas kialon pagi 72$ por tri blogospacoj, dum mi uzas nur unu. Kaj senpaga tarifo ne permesas uzi propran domajnon.
Sed tio ne signifas, ke mia blogo malaperos por ĉiam. Mi nepre restarigos ĝin ĉe alia platformo, kaj nepre provos konservi ĝian aspekton!
=> More informations about this toot | View the thread
Averto: ĉi-kuntekste "kaproj" signifas "aĉuloj"
En la mondo estas diversaj homoj
Saĝaj aŭ stultaj
Adoleskantoj kaj infanoj
Plugistoj kaj artistoj
Militistoj kaj sportistoj
Pilotoj kaj ambasadoroj
Karpentistoj, kuracistoj, bakistoj
Sed ankaŭ estas kaproj!
Homo-kapro ne aspektas kiel kapro
Vi ne pensus ke li estas kapro
Vi pensus: "Eble, li ne estas kapro",
Sed poste komprenus: "Kapro!"
Lia naturo malfermas ne tuj
Li ne blekas kaj ne fekas
Sed kiam li diros ion maltaŭgan
Vi diros: "Kia kapro!"
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Jen simpla kapro, ne ŝtatserva
Li ne tiel dolorigas
Deputito-kapro pli malbonas
Kaj kapro-militestro aĉas!
En ĉiuj landoj kaj epokoj
Ni vidas ĉi tiun bildon
Jen kapro sur rapida kapro
Kriegas: "Ŝafoj, al mi!"
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
"Ĉiuj viroj estas kaproj!" Malveras!
Genro ĉi-kaze ne gravas!
Edzoj-kaproj aĉegas,
Sed ekzistas edzinoj-kaproj!
Aliflanke, povus okazi, ke ĉiuj estas kaproj
Verŝajne, kaj timige - eĉ la plej heroa heroo!
Se en via domo ekodoris kapre
Odorigas televidilo
Malŝaltu kaj ventiligu!
Ja kien ni kaŝu de ili? Kial ni estas ĉi tie?!
Nia kalendaro estas speciala - ĉiu jaro estas Jaro de Kapro!
Mi malamas kaprojn
Vi malamas kaprojn
Vladimir Vladimiroviĉ malamas kaprojn
Kaprojn li malamas!
Mi havas plian demandon:
Se ni tiel malamas kaprojn
Kaj ilin malamas ĉiuj
KIAL ĈIAM REGAS KAPROJ?!
Oh, when the goats go marching in
When the goats go marching in
No, I don't want to be in that number
When the goats come marching in!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
[#]kantoj #traduko
=> More informations about this toot | View the thread
Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj!
=> More informations about this toot | View the thread
Ĉe mi finfine estas vera vintro!
=> More informations about this toot | View the thread
Ekzemplero de "Filino de samurajo", kiun mi akiris, estis eldonita... en 2025!
Bonvenon, gasto el estonteco!
=> More informations about this toot | View the thread
Animal Crossing: Pocket Camp Complete finfine estas eldonita, sed mi ankoraŭ ne povas elŝuti ĝin pro stultaĉa Google Play.
Dolarojn ĉe la konto mi havas, usonan IP-adreson mi havas, sed ĝi diras ke tio ne sufiĉas!
Espereble, mi sukcesos venki ĝin ĝis junio...
=> More informations about this toot | View the thread
Animfilmo "Sekreto de la tria planedo" kun mia Esperanta subteksto jam disponeblas ĉe Esperaĵo:
https://xn--esperao-tgb.net/filmoj/sekreto-de-la-tria-planedo/
Vizitu kaj spektu!
=> More informations about this toot | View the thread
Herbaj matrjoŝkoj
=> More informations about this toot | View the thread
Eta kroketo
=> More informations about this toot | View the thread
Antaŭ kelkaj monatoj mi sentis, ke mia cerbo malgrandiĝis kaj nun havas tro malmultan spacon por io nova.
Kial ĝi malgrandiĝis - mi ne scias.
Kiel restarigi ĝian grandecon - mi ne scias.
Kiel ĝuste uzi restantan spacon - mi nun provas...
=> More informations about this toot | View the thread
Partoj de filmo de: Disney
Kanto de: Король и Шут
Traduko kaj subteksto de: Korren-Kerren
=> More informations about this toot | View the thread
Morgaŭ mi devos viziti mian retprovizanton por solvi problemon.
Sed mi jam nervozas, kaj mia kapo jam doloras...
=> More informations about this toot | View the thread
Stacio "Universitato de Popola Amikeco".
Horloĝo sur la unua bildo montras tempon ĝis alveno de trajno.
(Ili troveblas en preskaŭ ĉiu moskva metroostacio)
=> View attached media | View attached media | View attached media
=> More informations about this toot | View the thread
Finfine mi vizitis novan metroolinion.
Muroj de stacio "Tjutĉevskaja" estas ornamitaj per versoj de fama rusa poeto Fjodor Tjutĉev. Centre de ĉi tiu bildo:
"Ne eblas kompreni Rusion per cerbo,
Kaj mezuri ĝin kiel kutime.
Ĝi estas speciala
Je Rusio eblas nur kredi"
=> More informations about this toot | View the thread
Mia situacio estas komplika...
Min interesas indiĝenaj lingvoj de aliaj landoj (ekz. la maoria), sed ne de mia lando (Rusio).
Sed mia patrino fojfoje provas lerni la tataran. Eble, mi lernu ĝin kune kun ŝi, se ŝi decidos provi denove.
=> More informations about this toot | View the thread
Ĉu vi scias iun indiĝenan lingvon de via lando?
=> More informations about this toot | View the thread
Ĉu vi iam kreis subtekstan dosieron (.srt) per Vim?
Mi kreis ĝin, sed ĝi ial ne volas integriĝi en la filmeton tra ffmpeg (ffmpeg ial ne povas malfermi ĝin)
=> More informations about this toot | View the thread
Ĉapelo kun sunbaterio:
https://us.ecoflow.com/products/solar-power-hat
=> More informations about this toot | View the thread
El mia krano fluas verda akvo!
=> More informations about this toot | View the thread
=> This profile without reblog | Go to korren@jam.xwx.moe account This content has been proxied by September (ba2dc).Proxy Information
text/gemini