Laboramiko proponis al mi, ke li instruu al mi la hispanan, kaj mi instruu al li la anglan. Sed li jam loĝas en lando, kie ĉiu parolas la anglan, kaj laboras en firmao, en kiu ĉiu parolas la anglan. Do li jam sufiĉe regas la anglan 🤷♂️ Sed eble mi pli demandos poste, ĉar ne havus sencon maltrafi senpagan instruadon 😅
=> More informations about this toot | View the thread
Mi rimarkis ke la ludo Palia nun troviĝas en Steam. Ĉu iu alia ludas ĝin? Eble @persi, se mi bone memoras. Mi dubas ĉu mi povus ludi ĝin je ĝusta horo por ludi kun aliaj, tamen.
=> More informations about this toot | View the thread
Mi ne povas kredi, ke la retejo de UEA ne ŝanĝiĝis eĉ iom ekde kiam mi eklernis Esperanton. Kaj mi eklernis ĝin antaŭ... mi ne scias, eble dek jaroj 😬 Eĉ tiam ĝi ŝajnis malnova. Nun ĝi ŝajnas prahistoria. 😢
=> More informations about this toot | View the thread
Oni diris al mi "protektu viajn rikoltojn per retoj!"
Sed la birdoj ne zorgas; ili simple manĝas la persikojn tra la reto.
=> More informations about this toot | View the thread
Hodiaŭ mi komencis diri "se mi ne eraras..." kaj oni diris al mi "vi malofte eraras".
Por mi, kiu pripensadas kaj konsideradas ĉion, tio estas la plej alta laŭdo.
(Rimarku: mi eraris dufoje skribante ĉi tion, sed mi diras ke tio estas la kulpo de la klavaro-programo 😛)
=> More informations about this toot | View the thread
Ni bezonas paroli pri la gravaj aferoj en la vivo - kiel ni povas kune progresi, kiel ni povas eviti timojn kaj koleron rilate al la okazantaj ŝanĝoj
Ni bezonas gefratecan amon kaj pardonadon
Ni bezonas la kapablon konfesi ke ni eraris, sen daŭra honto, kun kuracado.
Ni bezonas komunumon, en kiu ni estas liberaj plori, pensadi, esperi, kanti, danci, inspiri unu la alian.
[2/2]
=> More informations about this toot | View the thread
Dum unu-du jaroj, mi pripensas la ideon, ke mi fakte volas krei novan religion. Konversacio antaŭ du tagoj memorigis min pri ĝi, kaj mi trovis vortojn, kiujn mi skribis (por mi mem) pasintjare. Do jen:
Ne ekzistas Dio
Sed la ideo ke ĉiu homo eraras ankoraŭ ĝustas. Estas tiel facile erari, ke ni devas gardi nin kontraŭ niaj propraj malbonaj ideoj, pensoj, deziroj, intencoj, agoj.
Ni bezonas paroli pri boneco
Ni bezonas paroli pri la problemoj de la mondo kaj la solvoj
[1/2]
=> More informations about this toot | View the thread
Demando: ĉu mi faru (kaj portu) T-ĉemizon, sur kiu estas skribita nur "laca" (aŭ eĉ "lacega")?
=> More informations about this toot | View the thread
Memorigo por mi: se mi volas fari prelegon, mi bezonas monatojn por la preparado, ne nur semajnojn 😅
=> More informations about this toot | View the thread
Mi trovis ranojn apud foskavo de (falsa/nehistoria/turista) kastelo
=> More informations about this toot | View the thread
Eble vi volas scii: kial mi foriris al Tasmanio, kiam mia tuta familio renkontiĝis en mia hejma urbo por kristnasko? Ĉefe ĉar mia frato dum la pasintaj kelkaj jaroj iĝis frenezulo, kaj kredas ke 5G vundas ĉiun homon, ke vakcinoj estas ege danĝeraj kaj evitendaj, ke aviadiloj disigas danĝerajn ĥemiaĵojn por regi la homojn, ke sciencistoj laboras por la diablo, ktp. kaj mi havas neniun paciencon por tian orgojlan stultecon.
=> More informations about this toot | View the thread
Kaj jen loka sovaĝa besto
=> More informations about this toot | View the thread
Jen la monto
=> More informations about this toot | View the thread
Feliĉan kristnaskon al ĉiuj. Mi estas ĉe Cradle Mountain (monto Lulilo) en Tasmanio, kie la temperaturo ĉi-matene estas 6 gradoj (oni sentas temperaturon de 2 gradoj). Mi supozas ke tio estas la plej simila sperto al tradicia (eŭropa) kristnasko, kiun oni povas havi en Aŭstralio. Ne estas neĝo sur la pinto, tamen. Kaj antaŭ la fino de la tago, la temperaturo atingos 19 gradojn.
En la urbo, kie mi loĝas, la temperaturo atingos 37 gradojn hodiaŭ. Mi feliĉas ke mi ne estas tie ĝuste nun.
=> More informations about this toot | View the thread
Ĉu vi scias, kion vi volas atingi venontjare?
Mi daŭre lernos:
Mi rekomencos lerni la korean (kiun mi ne lernis dum eble dek jaroj) kaj la lokan indiĝenan lingvon, kiu nomiĝas Kaurna (prononco: garna), pri kiu mi ĝis nun ne havis sukceson.
Mi prilaboros mian sistemon por lingvo-lernado, Vortmaro. Kaj ekzercos la korpon.
=> More informations about this toot | View the thread
Mi finfine registris min por la aŭstralia kongreso, kiu okazos frue en januaro.
https://esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso/
=> More informations about this toot | View the thread
Kaj se vi divenis, jes ja, mi revenos al la lernado de la korea venontjare, kiun mi ne faris dum eble dek jaroj.
=> More informations about this toot | View the thread
Mia ilo @vortmaro funkcias por mi sufiĉe bone, kaj mi esperas ke venontjare mi povos fari ĝin uzebla de aliaj homoj. Ĝuste nun, ĝi provizas (anglajn) difinojn por vortoj nur en la germana, sed mi esperas ke mi povos funkciigi ĝin por ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj dum la ferioj kaj poste. (Laŭ mia plano: la angla, Esperanto, la franca, la greka, la korea, ...)
=> More informations about this toot | View the thread
Mi uzas Linukson jam dum pli ol 20 jaroj, sed mi ne vere estas spertulo pri ĝi, nur uzanto. Eble mi devos ŝanĝi tion... Sed estas malklare al mi, precize kio estas lerninda. Kaj mi dubas, se mi ne uzos la sciojn, ke mi povos memori ilin.
=> More informations about this toot | View the thread
Mi laboras en la sama firmao dum jam sep jaroj, kaj ne plu estas entuziasma, do serĉas novan postenon. La problemo estas ke ĉiu proponita posteno havas tro specifajn postulojn. Ekz. oni devas havi 5 jarojn da sperto kun programlingvo X, sistemo Y, kaj servilaro Z. Tio signifas ke la posteno nur taŭgas por tiu homo, kiu jam faras ekzakte tiun laboron ĝis nun. Tio tute ne eblas. Kaj do la tuta sistemo (de kandidatiĝo por postenoj) estas ludo, en kiu oni bezonas ŝajni plene kapabla kaj memfida.
=> More informations about this toot | View the thread
=> This profile without reblog | Go to carbsrule@esperanto.masto.host account This content has been proxied by September (3851b).Proxy Information
text/gemini